Prescott (Arizono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prescott
urbo de Usono • kantona sidejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 45 827  (2020) [+]
Loĝdenso 392 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 32′ N, 112° 28′ U (mapo)34.5400242-112.4685025Koordinatoj: 34° 32′ N, 112° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 638 m [+]
Areo 116,969378 km² (1 169 6.9 378 ha) [+]
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Prescott (Arizono)
Prescott (Arizono)
DEC
Prescott
Prescott
Situo de Prescott

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Prescott, Arizona [+]
vdr


Prescott (/ˈprɛskət/ PRESS-kət) estas urbo en centra Arizono.[1] Ĝi estas ĉefurbo de la konteo Yavapai.

Laŭ censo de 2020-04-01, Prescott havis 45 827 loĝantojn.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1864, Prescott estis la ĉefurbo de la Arizona Teritorio. En 1867 la Teritoria Ĉefurbo translokiĝis al Tucson sed Prescott denove iĝis la Teritoria Ĉefurbo en 1877, ĝis Fenikso iĝis la ĉefurbo en 1889.[3]

Viroj de la Derby Mino, 1905

Prescott komenciĝis kiel ora kaj arĝenta minurbo.[4] Prescott estis stereotipa "sovaĝokcidenta" urbo dum la 1800-aj jaroj kun famaj loĝantoj kiel Doc Holliday kaj Virgil Earp de la interpafado ĉe la O.K. Korto. Loĝantoj estis regule en konflikto kun indiĝenaj amerikanaj triboj, inkluzive de la Yavapai kaj la Apaĉoj.

La ligna minurbo tute forbruliĝis trifoje en la fruaj 1900-aj jaroj kaj poste rekonstruita el briko.

Prescott estas hejmo de la fama "World's Oldest Rodeo" ("La plej malnova rodeo de la mondo") kiu estas okazigita ĉiujare ekde 1888 kaj gastigas 35 000 turistojn ĉiujare.[5][6]

Du elstaraj montoj en Prescott: Thumb Butte kaj Granita Monto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Prescott estas en la Bradshaw Montoj de centra Arizono, ĉe alteco de 1 600 m. La urbo havas mediteranean klimaton (Köppen Csa) kaj humidan subtropikan klimaton (Köppen Cwa); tamen, malsimile al la plej multaj aliaj lokoj en tiu klimatklaso, ekzistas somera pluvsezono pro la Nordamerika Musono.

Proksimaj urboj[redakti | redakti fonton]

  • Prescott Valley (Valo de Prescott)
  • Chino Valley (Valo de Ĉino)
  • Dewey-Humbolt
  • Mayer
  • Paulden
  • Wilhoit
  • Williamson Valley (Valo de Williamson)

La rezervejo de la Yavapai-Prescott Indianoj situas en parto de la limoj de Prescott.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la Juĝejo-placo en la centra Prescott.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. Wagoner, Jay J. (1970). Arizona Territory 1863-1912: A Political history. Tucson: University of Arizona Press. p. 70. ISBN 978-0-8165-0176-2.
  4. 135 Years Ago Today a Capital is Born Named Prescott, de Earl Hoagberg, Sharlot Hall Archive & Library, Majo 1999.
  5. The World's Oldest Rodeo, by Tyler J. Elsberry, Sharlot Hall Archive & Library, 17a de Julio 2022.
  6. A History of the Prescott Rodeo, by Jim Anderson & Danny Freeman, updated 2010.