Prestidigito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prestidigitado)
Pentraĵo far Caravaggio de kartotrompisto prestidigitanta por gajni je kartludon
La trompo de tasoj-kaj-globetoj

Prestidigito[1] estas la uzo de subtilaj movoj de la manoj kun kartoj aŭ aliaj malgrandaj objektoj por iluziotrompo. Oni kiu estas lerta je prestidigito nomiĝas prestidigitisto.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino prestidigito devenas de la franca lingvo. Ĝi estas kunigaĵo de france preste (“lerta”) kaj latine digitus (“fingro”), kaj tial signifas “lertfingradon”. La termino estis inventita de Jules de Rovère (1797–ĉ. 1864), franca prestidigitisto.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Oni povas prestidigiti por diversaj celoj.

La plej ofte konata formo de prestidigito estas por spektaklo kaj amuzado; ĝi estas ofte kombinita kun alispeca iluzio por pli granda efekto. Kiel formo de iluzio, prestidigito povas esti farata pli proksime, pli intime, apud nur malmulto da spektantoj; tio povas kaŭzi alispecan miron ol la grandskala iluzio farata fore.

Alia fama uzo de prestidigito estas por trompo je ludoj. Ekzemple, en kartludomaĝango, oni povas ŝanĝi oniajn kartojn por plibonigi onian manon; se oni ludas vete, do oni povas gajni multe da mono. Alian faman trompludon estas la tasoj-kaj-globetoj. En tiu ludo, la trompisto proponas al trompatoj simplan vetludon, kiu estas ŝajne tre facile gajnebla; tamen, la trompisto fakte, per prestidigito, igas gajnon neebla.

Famaj prestidigitistoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj famaj prestidigistoj:

  • Dan kaj Dave
  • Ricky Jay
  • Derek DelGaudio
  • David Copperfield
  • Yann Frisch
  • Norbert Ferré
  • Dai Vernon
  • Cardini (Richard Valentine Pitchford)
  • Tony Slydini

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jones, Jessica. (2007) The Art of Cheating: A Nasty Little Book for Tricky Little Schemers and Their Helpless Victims (angle). Simon and Schuster. ISBN 978-1416571384.
  • Tarr, William. (1976) Now You See It, Now You Don't! Lessons in Sleight of Hand (angle). Vintage Books. ISBN 0-394-72202-7.