Preventorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preventorio de Olgiate Olona, Italio (1919)

Preventorio estas kuracdomo, kiu akceptas precipe infanojn kaj adoleskantojn infektitajn de tuberkulozo sed ankoraŭ sen la simptomoj. La celo estas apartigi ilin de malsanuloj kaj de homoj ne infektitaj kaj ilin flegi, precipe per ripozo kaj higienaj rimedoj. Preventorioj estis popularaj en la komenco de la 20-a jarcento. Filantropo Nathan Straus malfermis la unuan preventorion en Lakewood, Nov-Ĵerzejo, en 1909.