Prezidanto de Argentino
La Prezidento de la Argentina Nacio (en hispana Presidente de la Nación Argentina, kutime konata kiel Prezidento de Argentino, estas la ŝtatestro de Argentino. Laŭ la la nacia Konstitucio, la Prezidento estas ankaŭ la Ĉefministro de la federa registaro kaj Ĉefkomandanto de la armeo.
Tra la argentina historio, la ŝtatestreco suferis multajn ŝanĝojn, kaj laŭ la titolo kaj laŭ siaj trajtoj kaj povoj. La nuna Prezidento estas Cristina Fernández de Kirchner, kiu komencis duan regotempon la 10a de decembro 2011.
Statistiko
- Prezidento elektita por plej regotempoj: Juan Perón, tri regotempoj, sinsekve en 1946 kaj 1951, kaj en 1973.
- Prezidento elektita kun plej diferenco inter la venkinto kaj la dua: Cristina Fernández de Kirchner en 2011 kun 54.11% super 16% de Hermes Binner
- Prezidento kiu oficis plej tempon: Julio Argentino Roca, dum 12 jaroj, en du regotempoj (1880–1886 kaj 1898–1904).
- Prezidento kiu oficis plej tempon kontinue: Carlos Menem, dum 10 jaroj kaj 5 monatoj, en du regotempoj (1989–1999).
- Prezidento kiu oficis malplej tempon: Arturo Rawson, dum tri tagoj: 4a al 6a de junio, 1943.
- Unua Prezidento : Bernardino Rivadavia, 1826.
- Dua Prezidento : Vicente López y Planes, 1827.
- Unua Prezidento laŭ la nuna konstitucio: Justo José de Urquiza, 1854 al 1860.
- Unua Prezidento Argentine naskita, ne hispano: Bartolomé Mitre, en 1821.
- Unua Prezidento elektita en la 20a jarcento: Manuel Quintana, en 1904.
- Unua Prezidento elektita en la 21a jarcento: Néstor Carlos Kirchner, en 2003.
- Unua de facto Prezidento : José Félix Uriburu, 1930.
- Lasta de facto Prezidento : Reynaldo Bignone, lasis en 1983.
- Unua virina Prezidento : Isabel Perón (1974–1976).
- Unua elektita virina Prezidento : Cristina Fernández de Kirchner, en 2007.
- Unua re-elektita virina Prezidento : Cristina Fernández de Kirchner, en 2011.
- Prezidentoj kiuj mortiĝis dumrege: Manuel Quintana (1906), Roque Sáenz Peña (1914) kaj Juan Perón (1974).
- Prezidentoj kiuj estis murditaj: Justo José de Urquiza (1870) kaj Pedro Eugenio Aramburu (1970), ambaŭ post fini siajn regotempojn.
- Vivantaj iamaj Prezidentoj ĉe la 17a de majo 2013: Isabel Perón, Carlos Menem, Fernando de la Rúa, Adolfo Rodríguez Saá kaj Eduardo Alberto Duhalde, kaj diktatoroj Roberto M. Levingston kaj Reynaldo Bignone.
Bildaro
-
La Casa Rosada, prezidenta sidejo.
-
prezidenta aviadilo Tango 01.
-
Prezidenta aŭto
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Mendelevich, Pablo (2010). El Final. Buenos Aires: Ediciones B. ISBN 978-987-627-166-0.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la Argentina prezidenteco hispane
- ElHistoriador.com.ar (prezidentoj kaj ministrejoj de la Argentina Respubliko).
- Apodos: la historia también tiene sentido del humor hispane