Privatigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Privatigo povas havi plurajn signifojn. Ĉefe, ĝi estas la procezo de transdonado de proprieto de komerco, entrepreno, agentejo, publika servo, aŭ publika posedaĵo de la publika sektoro (registaro, ŝtato) ĝis la privata sektoro, aŭ ĝis komerco kiu funkciigas por profito aŭ al neprofitocela organizo. Ĝi ankaŭ povas signifi registaran subkontraktadon de servoj aŭ funkcioj por privataj firmaoj, ekz. enspezokolektado, polico, kaj prizonadministrado.[1]

Privatigo ankaŭ estis uzita por priskribi du senrilatajn transakciojn. La unua estas la aĉetado de ĉiuj elstaraj akcioj de publike komercita firmao de ununura unuo, igante la firmaon privatposedata. Tio ofte estas priskribita kiel privata egaleco. La dua estas demutualigo de reciproka organizo aŭ kooperativo por formi akcian kompanion.[2]

Ĝenerale temas pri agado kiu celas privatan profiton anstataŭ enspezon por la socio, respektive la ŝtato. Tiele ĝi estas farita ĉefe de dekstraj registaroj aŭ de registaroj ege necesantaj tujan financadon. Ju pli pubika estas la privatigita sektoro, des pli kontraŭsocia iĝas tiu politiko, ekzemple se temas pri transportoj (ŝoseoj), sansistemo, eduksistemo ktp. Ĝi estas la malo de ŝtatigo, kiu celas transpasi al ŝtata aŭ publika posedo la kontrolon de ĝis tiam privatajn propraĵojn.

Notoj

  1. Chowdhury, F. L. ‘’Corrupt Bureaucracy and Privatisation of Tax Enforcement’’, 2006: Pathak Samabesh, Dhaka.
  2. "Musselburgh Co-op in crisis as privatization bid fails.", Co-operative News, 2005-11-01. Kontrolita 2008-05-21.

Bibliografio

  • Alexander, Jason. 2009. Contracting Through the Lens of Classical Pragmatism: An Exploration of Local Government Contracting. Applied Research Project. Texas State University. http://ecommons.txstate.edu/arp/288/.
  • Dovalina, Jessica. 2006. Assessing the Ethical Issues Found in the Contracting Out Process. Applied Research Project. Texas State University. http://ecommons.txstate.edu/arp/108/.
  • Segerfeldt, Fredrik. 2006. Water for sale: how business and the market can resolve the world’s water crisis. Stockholm Network. http://www.stockholm-network.org/downloads/events/d41d8cd9-Amigo%20Segerfeldt.pdf
  • Bernard Black et al., 'Russian Privatization and Corporate Governance: What Went Wrong? (2000) 52 Stanford Law Review 1731
  • Feghali, Khalil.(2013). "La privatisation au Liban:allocation des ressources et efficacité de la gestion". L'Harmattan, Paris, ISBN 978-2-343-00839-4

Eksteraj ligiloj