Probablodensa funkcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Probablodenso)

En matematiko, probablodensa funkcio (pdf) servas por prezenti probablodistribuon esprimitajn pere de integraloj. Probablodensa funkcio estas ĉie nenegativa kaj ĝia integralo de −∞ al +∞ estas egala al 1. Se probablodistribuo havas denson f(x), tiam la infinitezima intervalo [x, x + dx] havas probablon f(x) dx.

Formale, probablodistribuo havas denson f(x) se f(x) estas nenegativa lebego-integralebla funkcio RR tia ke la probablo de intervalo [a, b] estas donita per

por ĉiuj du nombroj a kaj b. La tuteca integralo de f devas esti 1. Male, por ĉiu nenegativa Lebego-integralebla funkcio kun tuteca integralo 1 ekzistas hazarda variablo, kies denso ĝi estas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]