Promenejo de la Angloj
El Vikipedio
La Promenejo de la Angloj (france: Promenade des Anglais; nice: Camin deis Anglés) estas fama apudplaĝa trotuaro laŭ Mediteraneo ĉe Nico, Francio. La trotuaro komence konstruiĝis, antaŭ jarcentoj, kiel projekto por utile dungi almozpetantojn, kiuj ĝenis la feriantajn riĉajn anglojn.