Provenca lingvo
| Provenca | ||
| Provençau | ||
| Parolata en | Okcitanio (Francio, Hispanio, Italio kaj Monako) | |
| Denaskaj parolantoj | 362.000 | |
| Skribo | latina | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
| Hindeŭropa lingvaro |
||
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-2 | o | |
| Specimeno | ||
|
Totei leis umans naisson liures. Son egaus per la dignitat e lei drechs. An totei una rason e una consciéncia. Se devon tenir frairenaus leis uns amb leis autres.
|
||
| Vikipedio | ||
Provenca lingvo estas ĉu la mezepoka formo de la moderna okcitana lingvo (ISO 639: oci) ĉu la moderna dialekto de la okcitana, parolata en la regiono Provenco (sudorienta Francio). Estas pluraj dialektoj en la okcitana: gascon, lengadocian, lemosin, auvernhat, vivaro-alpin kaj provençal. Ili ĉiuj formas partojn de la moderna okcitana lingvo. Mezepoke oni ofte parolis pri la provenca kiel komuna nomo de la lingvo uzata de la trobadoroj. Fakte la plejparto el ili devenis el aliaj regionoj ol Provence: Langvedoko aŭ Limousin.
La vorto "okcitana" ne ekzistis por nomi tiun grandan kulturan lingvon. Ĉiumaniere dum la mezepoko la okcitana lingvo ankoraŭ ne disdialektiĝis, ĉar ekzistis forta skribtradicio kiu permesis teni la lingvon en komuna kadro. Post la malapero de la okcitana kiel oficiala administra lingvo (16a jarcento) ekkomenciĝis la disdialektiĝo pro manko da komunaj referencoj.
