Provinco Adrar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Alĝerio
Situo en Alĝerio

La Provinco Adrar (arabe ولاية أدرار) estas provinco en sudokcidenta Alĝerio, kun surfaco de 443.782 km². Ĝi estas la dua plej granda provinco de Alĝerio, la provincon limas sudokcidente al Maŭritanio kaj Malio.

La provinco havas ĉ. 380.000 loĝantojn (kalkulo en 2006), tiel tre maldense loĝata, popoldenso estas malpli ol 1 persono je kvadrata kilometro.

Ĉefurbo de la provinco estas Adrar, pliaj urboj estas Reggane kaj Timimun.