Provinco Pazarĝik
La provinco Pazardĵik[1] - bulgare Област Пазарджик (vidu la artikolon oblasto) - situas iom sudokcidente de la geografia centro de Bulgario. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 313 800 homoj, el kiuj pli-malpli 38 procentaĵoj vivas en la administra centro Pazardĵik. La provinco kovras areon de 4 459 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 11 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo PA.
Noto
- ↑ En Esperanto la provinca kaj urba nomoj ankaŭ skribeblus "Pazarĝik", sed konforme al la bulgara cirila ortografio la formo Pazardĵik pli fidelas
Blagoevgrad | Burgas | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Karĝali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazarĝik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofia provinco | urbo Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca