Provinco Razgrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo

La provinco Razgrad - bulgare Област Разград (vidu la artikolon oblasto) - situas en la nordo de Bulgario. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 152 500 homoj, el kiuj pli-malpli 26 procentaĵoj vivas en la administra centro Razgrad. La provinco kovras areon de 2 637 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 7 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo PP (do "rr", bulgaraj aŭtokodoj uzas nur literojn kiuj ekzistas kaj en la latina kaj la cirila alfabetoj, kaj tio rezultigas foje iom nekutimajn kodojn).

la municipoj de la provinco