Razgrad
El Vikipedio
Razgrad - bulgare Разград - estas urbo en la nordo de Bulgario. Ĝi estas la administra centro de samnoma provinco. En 2005 la urbo havis 39 540 loĝantojn.
Partneraj urboj[redakti]
Orjol, Rusio (ekde 1968)
Wittenberge, Germanio (ekde 2001)
Armagh, Britio (ekde 1995)
Châlons-en-Champagne, Francio (ekde 1975)
Avcılar, urbodistrikto de Istanbulo, Turkio (ekde 2000)
Yangzhou, Ĉinio (ekde 2000)
Brunswick, Ohio, Usono (ekde 1998)
Assen, Nederlando (ekde 2006)
Esperantistoj[redakti]
Historiaj esperantistoj el Razgrad estas ekzemple
- Penka Batoeva (n. 1898, m. 1988) kaj
- Stefan Minkov (n. 1885).
Kiel ĉie en Bulgario, en la urbo ankaŭ nun estas Esperanto-parolantoj. Inter ili estas ekzemple Radka Stojanova (n. 1936, laŭ la stato de 2006 prezidantino de la loka esperantista societo[1]).
En la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” regule okazas kulturaj eventoj rilataj al la internacia lingvo. La programo de la jaro 2010 legeblas ĉi-tie.
Notoj[redakti]
- ↑ mencio pri la 70-jariĝo de Radka Stojanova en 2006 - informo en la retejo de Radio Ĉina Internacia
