Smoljan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Smoljan
Kaptaja.jpg
situo en Bulgario
Smolyan location in Bulgaria.png
Bazaj informoj
ŝtato: Bulgario
provinco: Smoljan
loĝantoj: 31 113 (septembre 2005)
koordinatoj: 41° 35′ norde,
24° 41′ oriente
alteco: 999 – 1010 m super la marnivelo
poŝtkodo: 4700
telefona prefikso: (+359) 0301
aŭtokodo : CM

Smoljan - [ˈsmɔljɐn], bulgare Смолян, turke PaşmaklıAhiçelebi - estas urbo en la sudo de Bulgario. Ĝi situas en la montaro Rodopoj, kaj estas la administra centro de samnoma administra provinco, kiu bulgare nomiĝas "област" (vidu la artikolon oblasto). La urbo situas en alteco inter 999 kaj 1010 super la marnivelo kaj estas la plej alta urbo de Bulgario. La urba teritorio troveblas en la valoj de la riveroj Ĉerna (nigra) kaj Bjala (blanka), kaj iom sude de la skiejoj Pamporovo kaj Ĉepelare.

Pro sia favora pozicio sur la monto Roĵen, la nacia bulgara astronomia observatorio situas proksime kaj havas planetarion en la urbocentro. Ekzistas urba teatrejo, kaj konata internacia teatra kolektivo. Vidindas inter alie historia muzeo, la groto Uĥlovica (bulg. пещера Ухловица) kaj pluraj ortodoksaj preĝejoj.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉie en Bulgario kompreneble ekzistas Esperanto-parolantoj. Ekde 1967 la urbo havas Esperanto-straton kaj Zamenhof-straton, kaj krome en la urbo troveblas monumento pri L. L. Zamenhof. En la vilaĝo Pisanica, kiu apartenas al la urba komunumo, de 1978 ĝis 1990 impone funkciis Internacia Esperanto-Kursejo. La konstruaĵo daŭre ekzistas, sed intertempe ne plu estas en tre bona stato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


la nova urba katedralo
la Internacia Esperanto-Kursejo en 2006