Provinco Salta
Salta estas norda provinco de Argentino. Ĝia ĉefurbo estas Saltaurbo. En Salta troveblas allogaĵoj: riĉa folkloro kaj gastronomio, en kiuj intermiksiĝas tradicioj de praloĝantoj kaj hispanoj. Ĝi estas regiono de altkvalitaj vinoj. Tuta aro da antikvaj, pitoreskaj preĝejoj kaj kapeloj situas dise en la provinco. Estas taŭgaj lokoj por sportado, varmbanejoj kaj tri naciaj parkoj – du el ili por konservado de subtropika arbaro sur la orienta flanko de la Antaŭ-Andoj (El Rey kaj Baritú) kaj unu, kies ĉefa vegetaĵo estas kaktoj (Los Cardones).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Informate Salta
- Marta SOLÍS: ARGENTINO: Unika fervojo en Andoj el Monato (2005/04, p.19)
- Oficiala retejo
Federala Ĉefurbo | Bonaera Provinco | Catamarca | Chaco | Chubut | Córdoba | Corrientes | Entre Ríos | Formosa | Jujuy | La Pampa | La Rioja | Mendoza | Misiones | Neuquén | Río Negro | Salta | San Juan | San Luis | Santa Cruz | Santa Fe | Santiago del Estero | Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur | Tucumán