Provinco Silistra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo
Mapo

La provinco Silistra - bulgare Област Силистра (vidu la artikolon oblasto) - situas en la nordoriento de Bulgario. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 143 000 homoj, el kiuj pli-malpli 34 procentaĵoj vivas en la administra centro Silistra. La provinco kovras areon de 2 851 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 7 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo CC (do "ss").

La provinco norde limas al Rumanio - la okcidentan duonon de la limo konsistigas la rivero Danubo.

la municipoj de la provinco