Provinco Teruelo
Provinco Teruelo | |
hispane: Provincia de Teruel | |
provinco | |
|
|
Oficiala nomo: Provincia de Teruel | |
Ŝtato | Hispanio |
---|---|
Duoninsulo | Iberio |
Regiono | Aragono |
Komarkoj | 10 |
Municipoj | 236 |
Montaro | Ibera Montaro |
Najbaras kun | 6
|
Kelkaj municipoj | 6
|
Ĉefurbo | Teruelo |
- mezo | Teruelo |
- alteco | 915 m s. m. |
- koordinatoj | 40° 35′ 00″ N 01° 01′ 00″ U / 40.58333 °N, 1.01667 °U (mapo) |
Areo | 14 804 km² (1 480 400 ha) |
Loĝantaro | 144 607 (2013) |
Denseco | 9,77 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 44 |
ISO 3166-2:ES | ES-TE |
Situo de Teruelo enkadre de Hispanio
| |
Vikimedia Komunejo: Province of Teruel | |
Retpaĝo: www.dpteruel.es | |
La Provinco Teruelo estas unu el la provincoj de Hispanio, situanta en la oriento de la Iberia duoninsulo. Teruelo estas la plej suda provinco de la Aŭtonoma Komunumo Aragono. Ĝia ĉefurbo estas Teruelo.
La provinco Teruelo limas kun la provincoj Zaragozo, norde, Taragono kaj Kastelo, oriente, Valencio kaj Kvenko, sude, kaj Gvadalaĥaro, okcidente. Geografie, ĝi plejparte troviĝas en la sudo de la Iberia Sistemo, kvankam malgranta parto de la provinca nordoriento apartenas al la Valo de Ebro (Malsupra Aragono).
La areo de la provinco estas 14.809 km² kun 144.607 loĝantoj 2011), el kiuj unu kvarono loĝas en la ĉefurbo. La provinco Teruelo nuntempe konsistas el 236 municipoj, la plejparto kun malmultaj loĝantoj. La plej gravaj municipoj, kune kun la ĉefurbo, estas Alcañiz, Andorra, Calamocha, Calanda kaj Utrillas.