Provinco Veliko Tarnovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo
Mapo

La provinco Veliko Tarnovo [Veliko Tărnovo] - bulgare Област Велико Търново (vidu la artikolon oblasto) - situas en la nordo de Bulgario. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 293 000 homoj, el kiuj pli-malpli 35 procentaĵoj vivas en la administra centro Veliko Tarnovo - kun la antaŭurboj 70 procentaĵoj. La provinco kovras areon de 4 662 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 10 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo BT (do "vt").

Plej norde, la provinco limiĝas per la rivero Danubo, aliflanke de la rivero situas Rumanio.

la municipoj de la provinco