Provo pri Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Provo pri WagnerPriserĉo pri Wagner (germane, Versuch über Wagner) estas kritika eseo de Theodor Adorno pri Richard Wagner. Ĝi estis publikita en Berlino kaj Frankfurto ĉe Majno en 1952.

Kritikoj al Wagner[redakti | redakti fonton]

Monprofitemo[redakti | redakti fonton]

Adorno montras la vagneran karakteron. Estas denonco pri malforteco. Adorno akuzas Wagneron pri tio. Ankaŭ lian monprofitemon rilate al Bayreuth. Wagner volas fariĝi revoluciisto. Tamen li volas monon de ĉiuj: de la nobeluloj kaj multaj mecenoj, sed tamen ilin mem li kritikis pro esti strukturaĵoj de la potenco.

Diletantismo kaj neliberiĝo en vagnera arto[redakti | redakti fonton]

En la dramoj de Wagner liberigo nur okazas je la fino.

Pri diletantismo Wagner ankaŭ estas akuzita. Wagner provas ĉion kontroli. Li estas la majstro, la diktatoro de ĉiuj aspektoj de la produktado. Se Wagner agus laŭ sia propra Gesammtkunswerk-koncepto, estus necese agi malsame rilate al sia art-maniero.

Burĝemo[redakti | redakti fonton]

Wagner bedaŭrinde forlasas liberan seksecon. Lia revolucio estas porintegra. Tiuj, kiuj faras tion iel pereas. Por Adorno, tio estas modelo pri burĝa socio. Respekteco en la burĝeco, kie oni havas difinajn manieron agi, kaj Wagner deziregas esti tiel respektita.

Identiĝi kun la potenco estas vagnera meĥanismo por sindefendo. Se oni faras necesaĵon, kie estas onia libereco? --- jen la demando. Neniu diru al vi, kion vi faru. Tio estas nemezurebla, netaksebla.

Pura forto pri memdetruemo. Wagner malamas la viktimojn. Li do fariĝas kulpa pri ĝena cinikismo.

Kial mi estu ĉe la flanko de la viktimo dum vi volas esti ĉe la flanko de la viktimisto?

Vagnera Gesammtkunstwerk kiel elano por faŝismo[redakti | redakti fonton]

Oni pensas pri faŝismo kiel anomalio. Adorno montras la malon. Li diras, ke ĝi ja ne estas manifesto pri racio, sed tamen por li, temas pri subordiĝo.

Adorno kritikas la industrian aspekton de arto. Ĉio estas totalitara, ĉar ĝi estas kontraŭfragmenta ne povante esti kontrolita. Li estas malamiko de ĝenroj. La muziko sekvas la lingvan fluiĝon.

Adorno ne valorigas la dividon de laboro. Eĉ en glumozaikoj oni vidas malsamajn elementojn.

TTT-ejoj[redakti | redakti fonton]