Psalmo 91

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 91-a psalmo (laŭ greka nombrado la 90-a estas) konsolopsalmo en poema formo, kiu elvokas fidon je Dio.

La poemo verŝajne estis verkata en militotendaro, kiun minacis bataloj kaj epidemioj (Ps 91, 3–8). Post psalmo 34 ĉi tiu estas la dua psalmo, kiu priskribas anĝelojn kiel protektantoj de la Di-timantoj.[1] Versojn 11 kaj 12 Satano citas je la tento de Kristo Mt 4,6.

Verkinto[redakti | redakti fonton]

Kvankam ne ekzistas certeco pri la aŭtoro de la psalmo, oni atribuas ĝin plejparte al Moseo.[2] ĉar pluraj esprimoj kaj parolturnoj de la psalmo memorigas la 5-a libro de Moseo 32. Malpli argumentas por aŭtoreco de Davido, supozata laŭ la tradicio de Septuaginto.

La teksto[redakti | redakti fonton]

Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo,
Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo
Estas Dio, kiun mi fidas.
Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto.
De la pereiga pesto.
Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin,
Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos;
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
Ne timu la teruron de nokto,
Nek sagon, kiu flugas tage,
Nek peston, kiu iras en mallumo,
Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
Ĉe via flanko falos milo,
Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko;
Sed vin ĝi ne tuŝos.
Vi nur rigardos per viaj okuloj,
Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo!
La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
Ne trafos vin malbono,
Kaj frapo ne atingos vian tendon.
Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi,
Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
Sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
Sur leonon kaj aspidon vi paŝos,
Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos;
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos;
Mi estos kun li en mizero;
Mi lin liberigos kaj honoratigos.
Mi satigos lin per longa vivo,
Kaj aperigos al li Mian helpon.[3]

Komponaĵoj pri psalmo 91[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martin Luther, eldonisto: Kurt Aland: Luther Deutsch, volumo 5.
  2. Das Buch der Psalmen, en: Erich Zenger k.a., Einleitung in das Alte Testament, Stuttgart k.a. 1995 p. 242-255 ISBN 3-17-012037-9
  3. La Malnova Testamento laŭ traduko de Lazaro Ludoviko Zamenhof el la hebrea. Eldonejo: British an Foreign Bible Society, Honkongo