Tento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ multaj religioj, ĉia malbona penso povas origini el du fontoj: aŭ la malperfekteco mem de nia animo, aŭ ia fremda pereiga influo, aganta sur ĝin; en tiu ĉi lasta okazo, oni nomas tiun malbonan penson tento.

Laŭ Spiritismo tento estas ĉiam signo de malforteco, kiu faras nin taŭgaj por ricevi la influon, kaj sekve signo de malperfekteco de nia propra animo; tial, iu, kiu falas, ne povas atribui sian kulpon al la influo de fremda Spirito, ĉar tiu Spirito ne instigus la homon al la malbono, se li taksus la personon nealirebla por la delogo. Kiam en ni aperas iu malbona penso, ni povas do imagi ian malican Spiriton, kiu instigas nin al la malbono kaj al kiu ni estas tute egale tiel liberaj cedi aŭ malcedi, kiel se la instigoj venus de vivanta persono. Ni devas samtempe imagi, ke nia Gardanĝelo, aŭ protektanta Spirito, siaflanke, kontraŭstaras en ni la malbona influo kaj atendas kun angoro la decidon, kiun ni estas prenontaj. Nia hezito ĉe la praktikado de malbono estas la voĉo de la bona Spirito, kiu manifestiĝas per la konscienco.

Spiritisma Preĝo por peti forton kontraŭ tento[redakti | redakti fonton]

Dio Ĉiopova, ne lasu min fali en la tenton, kiu min pekigis. Bonvolemaj Spiritoj, kiuj nin protektas, deturnu de mi tiun malbonan penson, kaj donu al mi forton por rezisti al la sugesto de la malbono. Se mi falas, mi devos elaĉeti mian kulpon en tiu ĉi vivo aŭ en alia, ĉar mi estas libera elekti.