Gardanĝelo
Gardanĝelo estas religia termino priskribanta supernaturan senkorpan estulon (anĝelon) kiu estas dediĉita al unuopulo por protekti lin.
[redakti] En spiritismo
Laŭ spiritismo la nomo de gardanĝelo ne estas grava por homoj, ĉar eble li ne havas konatan sur la Tero. Spiritistoj do vokas lin kiel ilian gardanĝelon, ilian bonan genion. Spiritismo apud gardanĝeloj mencias kiel bonajn spiritojn ankaŭ parencojn, amikojn aŭ kelkfoje ankaŭ personojn, kiujn oni ne konis en onia tiama ekzistado. Gardanĝeloj helpas homojn per siaj konsiloj kaj ofte per enmiksiĝo en iliajn agojn. La preĝo al gardanĝeloj kaj al la protektantaj Spiritoj devas havi kiel la celon petegi ilian intervenon apud Dio, peti de ili la forton por malcedi al malbonaj sugestoj kaj ilian helpon ĉe alternaĵoj de vivo.
[redakti] En aliaj spiritecaj sistemoj
Laŭ katolikismo li estas anĝelo, estulo malsama de homoj, laŭ spiritismo li estas perfektigita homo.
En Islamo, ĉiuj homoj havas gardanĝelon (Korano, surao Ar-ra'd, verso 11).