Psaltero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Psalterio en "porkokapa" formo
Psalterio en "flugila" formo (el mezepoka manuskripto de abatino Kunigunde, 1319-1321)

Psalterio (de la greka vorto psallo, „pluki kordon“) laŭ PIV estas "hebrea kordinstrumento, simila al citro, sed kun supra resonkesto". La instrumento konsideriĝas la praformo, el kiu evoluis la moderna popolmuzika citro (germane kaj angle Zither), kaj ankaŭ la harpo estis influita de ĝi. La resonkesto de psalterio plej ofte havas formon trapezanrektangulan, sed historie ankaŭ ekzistis en "porkokapa"[1] kaj "flugila" formo. Ofte la instrumento estis riĉe dekorita.

Historio

La psalterio originis en la kultura zono de okcidenta Azio, aparte de la hebreoj kaj ĉirkaŭaj kulturoj. Kiam en Eŭropo dum la mezepoko ekestis kulturo de instrumenta muziko, la psalterio komence de la 14-a jarcento laŭ la multaj tiutempaj bildigoj havis fundamentan rolon.

La muzikila korpo povas havi multajn formojn: psalterio foje estas simpla triangulo, trapezo aŭ duontrapezo, povas havi "korpokapan", "flugilan" aŭ rektangulan formon. La lasta formo jam ĉirkaŭ la jaro 1450 ricevis aldonan klavaron kaj evoluis ĝis la muzikilo klaviceno. Konfuzige por la pentristoj de la 14-a kaj 15-a jarcento estis, ke inter la psalteriaj muzikistoj ekestis la kutimo ne nur pluki la kordojn per la fingroj aŭ per plateto ekzemple el metalo aŭ ligno, sed ankaŭ ekbati la kordojn per maleetoj – per maleetoj luditaj psalterioj bezonis pli da interspaco inter la unuopaj kordoj, kaj ofte en pentraĵoj aperis muzikistoj maleete batantaj instrumenton, kies kordoj multe tro proksimis kaj nur taŭgis por plukado.

Fine de la mezepoko la instrumento malmodiĝis. Tamen ĉirkaŭ la jaro 1700 ĝi sub la nomo Salterio en Italio ankoraŭ havis renesancon: Tiu formo de la muzikilo klare estis dezajnita por batado per maleetoj, do havis kompare vastajn interkordajn spacojn, sed tamen kutime plukiĝis per ringoformaj plukaj platetoj.

Moderna revivigo de la instrumento estas la "arĉa psalterio", kies kordoj ne estas vibrigitaj kaj sonigitaj per plukado aŭ batado, sed per frotado fare de arĉo.

Referencoj

  1. Ulrich Michels: dtv-Atlas zur Musik (germane), volumo 1, paĝo 35, eldonejo dtv, Munkeno 1977, ISBN 3-423-03022-4

Vidu ankaŭ

  • la artikolojn pri zimbalono, la ĝenerala grupo de muzikiloj batataj per maleetoj, inkluzike de la teksto pri jangĉino, ĉina formo de zimbalono,
  • kaj pri la moderna formo de citro, muzikilo aspekte simila al zimbalono.

Eksteraj ligiloj