Puŝkin-monumento (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Busto por Puŝkin en Vajmaro, 1949

Puŝkin-monumento (germane: Puschkin-Denkmal) en Vajmaro, Germanujo, troviĝas rekte ĉe Urba turo ĉe kruciĝo inter la stratoj Puschkinstraße kaj Ackerwand kuŝante sur 1,30 metrojn alta soklo el konkokalko. Proksime troviĝas alirejo al Ilm-parko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La skulptisto Johannes Friedrich Rogge reverencis per sia artaĵo, kiu inaŭguritis en la 27.11.1949 okaze de la 150-a datreveno naskiĝtaga de Aleksandr Puŝkin, ne nur elstaran rusan poeton kaj Goeto-ŝatanton sed certe ankaŭ la sovetiajn okupantojn. Temas pri monumenta bronza busto simbolante kvazaŭ rilatojn inter la kulturoj rusa kaj germana. Instiganto starigi ĝin estis Societo por germana-sovetia amikeco (DSF).[1]

Goeto siavice (kies naskiĝdatreveno ducenta festitis samjare!) ankaŭ alte estimis la talenton de Puŝkin. Li sendis al li plumon al Ruslando. Puŝkin mem neniam venis Vajmaron. En Gera ĉe strato Schloßgasse monumento dua de Puŝkin memoras la plumo-epizodon ĉar ĉe ĝi portas la poeto grandan skribilon. Malantaŭ Princodomo (kie gastas Liszt-muzikaltlernejo vajmara) kondukas la jam menciita strato je kies finiĝo staras la monumento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Park an der Ilm, eldonis Klassik Stiftung Weimar, Deutscher Kunstverlag, Berlin 2021, p. 96.
50.97811511.332176