Publikserva anonco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Publikserva anonco (aŭ Komunumaj informoj) estas speco de neprofitcela reklamado celanta ŝanĝi publikajn kondutpadronojn kaj atentigi pri sociaj problemoj [1].

Tiuj reklamoj estas elsendataj en radiotelevido, kaj celas reklami servon disponigitan al la publiko fare de publika instanco (ŝtato, municipo, kaj ŝtate funkciantaj ne-profitcelaj asocioj) aŭ promocii certan branĉon de la ekonomio, sen mencii la nomon de certa marko. Ĉi tio, kontraste al normalaj reklamoj, kiuj celas promocii privatajn negocojn kaj iliajn produktojn.

Kun la servaj elsendoj provizitaj de publikaj instancoj, oni povas nomi la elsendojn pri vojsekureco, kiuj postulas observadon de trafikleĝoj, servaj elsendoj avertante la publikon pri publika sekureco [2], aŭ elsendoj de landa kancera societo avertante kontraŭ la damaĝoj de fumado aŭ troa ekspono al la suno.

Kune kun la elsendoj de reklamoj intencitaj por promocii certan industrion, oni povas nomi elsendojn kiuj instigas turismon en aparta urbo aŭ elsendojn intencitaj por antaŭenigi la vendon de fruktojlegomoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. TV Announcements in the Public Interest (APIs). Information Services Department - HKSAR Government. Alirita 10 March 2022.
  2. A Warning to Travellers. Arkivita el la originalo je December 2, 2013. Alirita November 20, 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]