Puno
- Puno estas sufero kaŭzita pro malpermesita faro, kun la celo ke oni ne faru tion plu. (monpuno, mortpuno, plago)
- Puno estas urbo en Peruo, adiministra centro de Regiono Puno.
- Regiono Puno
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri puno kiel sufero per kiu oni punas en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kune kaptite, kune punite. ” „ Amo kaj puno loĝas komune. ” „ Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno. ”