Punpilorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Punpilorio de Presencio.

La Punpilorio estas kolono el ŝtono pli malpli ornamata, sur kiu oni montris publike la malliberulojn kaj kapojnkorpojn de la ekzekutitaj fare de iamaj aŭtoritatoj en kelkaj landoj el Okcidenta Eŭropo, kiel en Hispanio, Portugalio ktp.

La puno al elmontro sur punpilorio jam aperas laŭleĝa en la 13a jarcento, nome en la libro de Las siete partidas, de Alfonso la 10-a (Kastilio), kie oni konsideras ĝin la lasta de la malgravaj punaĵoj por deliktuloj kiel senhonorigo kaj puno.

La majoritato de la punpilorioj estis konstruitaj dum la jarcentoj 16a kaj 17a, pro la monpardonojn kiujn ricevis la vilaĝoj kiuj kontribuis al militspezoj.

Dekreto de la Kortumo de Kadizo, de 26-a de majo de 1813, ordonis la malkonstruon de ĉiaj pilorioj ĉar simboloj de feŭdaj jurisdikcioj; tamen tiu ordono haltigis la konstruojn de pilorioj sed multaj restis ne malkonstruitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]