Qatar National Convention Centre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Qatar National Convention Centre
kongresejo • arkitektura strukturo
Loko Rajan
 Kataro
Geografia situo 25° 19′ 20″ N, 51° 26′ 16″ O (mapo)25.32221251.437708Koordinatoj: 25° 19′ 20″ N, 51° 26′ 16″ O (mapo)
Qatar National Convention Centre (Kataro)
Qatar National Convention Centre (Kataro)
DEC
Qatar National Convention Centre
Qatar National Convention Centre
Qatar National Convention Centre
Map
Qatar National Convention Centre
Malfermita 4-a de decembro 2011
Posedanto Qatar Foundation
Administranto AMLAK Venues
Arkitekto Arata Isozaki
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Qatar National Convention Centre (QNCC) (arabe مركز قطر الوطني للمؤتمرات, "Katara Nacia Kongresejo" aŭ "Katara Nacia Centro de Konferencoj") situas en Gharafat Al Rayyan, sur Dukhan Highway apud Doho, Kataro. La Centro de Konferencoj estas membro de Katara Fondaĵo por Eduko, Scienco kaj Komunuma Disvolviĝo kaj situas sur kampuso de 2 500 akreoj de Qatar Foundation, la Katara Fondaĵo, kune kun Sidra Medicina kaj Esplorcentro, Scienca kaj Teknologia Parko de Kataro, Weill Cornell Medical College en Kataro, Texas A&M, kaj Universitato Georgetown, inter aliaj.


QNCC estis oficiale malfermita la 4-an de decembro 2011.[1] Ĝi estis la unua el sia speco konstruita laŭ la ora atestadnormo de U.S. Green Building Council’s Leadership in Energy and Environment Design (LEED). Dezajnita fare de Arata Isozaki en partnereco kun RHWL Arkitektoj, la konstruaĵo estas dezajnita por funkcii efike kun inventoj kiel ekzemple akvokonservado kaj energiefikaj prizorgoj, kaj ĝi estas ĉirkaŭ 32 procentojn pli efika kompare kun simile dezajnita konstruaĵo al kiu mankas tiaj inventoj. Unu el la trajtoj estas la sunpaneloj de 3 500 kvadrataj metroj provizantaj 12.5 procentojn de la energibezonoj de la Centro. La ekspoziciejoj estas ekipitaj per energi-efika LED-lumigado. Multaj aliaj integrigaj dezajnelementoj estis inkluditaj en la konstruaĵo por atingi la plej altan nivelon de mediaj kaj daŭrigeblaj normoj. QNCC havas teatrostilan konferencsalonon kun kapacito de 4 000 sidlokoj, teatron kun kapacito de 2 300 sidlokoj, tri aŭditoriojn kaj totalon de 52 adapteblaj kunvenejoj por gastigi larĝan gamon da okazaĵoj. Ĝi ankaŭ enhavas ekspoziciejon de 40 000 kvadrataj metroj kun naŭ haloj, kaj estas adaptebla por sidigi 10 000 homojn por konferenco aŭ bankedo. Ĝi okazigis multajn koncertojn en la pasinteco, kelkaj famuloj inkludas The Script, Ed Sheeran kaj OneRepublic.

In 2013, QNCC gajnis la "Best Events Venue" de Middle East Event Awards 2013.[2] La Centro ricevis "Middle East’s Leading Exhibition & Convention Centre" de World Travel Awards;[3] "Best Congress and Convention Centre, Middle East" de Business Destinations Travel Awards (vanity award);[4] kaj "Best Convention Centre in Middle East" de MICE Report Awards en 2012.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Habib Toumi (4 decembro 2011). National convention centre opens in Doha. Gulf News. Alirita 18 februaro 2016.
  2. Qatar National Convention Centre wins Best Events Venue at Middle East Event Awards 2013. Conference and Meeting World (28 majo 2013). Alirita 13 septembro 2015.
  3. Middle East's Leading Exhibition & Convention Centre 2014. World Travel Awards. Alirita 13 septembro 2015.
  4. Qatar conventions. Business Destinations (27 aprilo 2012). Alirita 13 septembro 2015.
  5. Qatar National Convention Centre Wins The "Best Events Venue" At the Middle East Event Awards 2013. ETB Travel News (30 majo 2013). Arkivita el la originalo je 4 March 2016. Alirita 13 septembro 2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Qatar National Convention Centre en la angla Vikipedio.