Réka Hagymási

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Réka Hagymási
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1993 (1993-10-29) (30-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Réka Hagymási [hadjmAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hagymási Réka estas hungara kajakisto, mondĉampiono.

Réka Hagymási naskiĝis la 29-an de julio 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Réka Hagymási estis edukita en Dunakeszi, kie pro familia tradicio ŝi frue konatiĝis kun la kajakado. Ŝi estis kajakisto en sia naskiĝurbo inter 2001-2007, en Göd inter 2007-2011, poste en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝia plej konata trejnisto estis Ferenc Csipes, ŝiaj oftaj partneroj en kajako estis Ramóna Farkasdi, Ágnes Szabó (1995) kaj Erika Medveczky. Ŝi estis hungara ĉampiono okfoje inter 2015-2019 individue aŭ teame. En mondĉampionumoj ŝi estis la unua dufoje en 2017 kaj 2019 duope, krome en eŭropa ĉampionumo ŝi venkis en 2017 duope en distanco 1000 m.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]