RIA Novosti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La emblemo de RIA Novosti.

La Rusia Agentejo por Internacia Informado RIA Novosti - ruse РИА «Новости» - estas inter la plej grandaj novaĵagentejoj en Rusio. Ĝi havas sian sidejon en Mosko kaj ekde la jaro 1993 estas ŝtata.

La fokuso de la agentejaj novaĵoj estas aktualaĵoj pri Rusio. Kiel plej gravaj kriterioj de la raportado la agentejo varbe nomas "rapideco, senpartieco kaj sendependeco de la politika konjunkturo".

Inter la taskoj de la agentejo krome estas, disvastigi oficialajn komunukilojn de la rusia registaro, ministerioj kaj pliaj centraj instancoj, certagrade ankaŭ de rusiaj sociaj organizaĵoj.

La 9-an de decembro 2013 la prezidanto de Rusio Vladimir Putin ordonis la malfondon de RIA Novosti kaj fondon de nota internacia informa agentejo, nomenda Rossija Segodnja ("Rusio hodiaŭ").[1] Dmitrij Kiseljov, prezentisto de la televida kanalo Rossija-1, estis nomumita unua prezidanto de la nova informa agentejo.[2] RIA Novosti laŭ tiu plano fermiĝu antaŭ la fino de la jaro 2014. Ekde marto 2014, la dungitoj informiĝis ke ili havu la opcion aŭ transferi la laborkontraktojn al Rossija Segodnja aŭ akcepti maldungon ĉar la ĝisnuna laborpostenoj forfalos.[3]

Eksteraj ligiloj

La retejoj de la novaĵagentejo en la rusa, angla, germana, franca, araba, persa, hispana, japana kaj ĉina.

Referencoj


Ŝablono:Ĝermo-Rusio