Rațiu
Rațiu | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Ráctanya aŭ Ráctelep (hungare) | ||
Komunumo | Tășnad | ||
Situo | 47° 26′ N, 22° 37′ O (mapo)47.4422.609166666667Koordinatoj: 47° 26′ N, 22° 37′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 177 m | ||
Poŝtkodo | 445303 | ||
Loĝantaro | 28 (en 2011, 38 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 136688 | ||
Rațiu [raciŭ] (hungare Ráctanya aŭ Ráctelep) estas aparte malgranda vilaĝo en Rumanio sudoriente de la urbo Tășnad kaj apartenanta administre al ĝi.
Rațiu estis fondita en 1950[1]. Ĝi estas atingebla de Tășnad per la komunuma vojo DC 118; la vojo ne havas firmigitan surfacon kaj estas malfacile uzebla ĉe pluvo aŭ neĝo[1].
Pro siaj malgranda loĝantaro kaj signifa distanco (5 km) disde la urbo, Rațiu estas la sola parto de Tășnad sen dukta metan-provizado[1].
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Memoriu General P. U. G. Tasnad (PDF) (2010). Arkivita el la originalo je 2014-11-29. Alirita 2014-11-15.