Racing Club de Avellaneda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Racing Club
Racing Club (2014).svg
Nomo de klubo  Racing Club Asociación Civil
Fondita  25-a de marto 1903
Stadiono  Estadio Presidente Perón
Kapacito  51 389
Prezidanto  Víctor Blanco (intertempe)
Trejnisto  Fabio Radaelli (intertempe)
Ligo  unua argentina divizio de futbalo (Primera División)
Clausura 2012  17-a pozicio
Trikoto Kit body racing2014h.png Kit right arm racing2014h.png
Kit shorts.png
Kit socks.png
 
Hejme
Trikoto Kit body racing2014a.png Kit right arm racing2014a.png
Kit shorts.png
Kit socks.png
 
Ekstere
v  d  r
Information icon.svg

La asocio Racing Club – ofte ankaŭ nomata Racing Club de Avellaneda, ekster hispanlingvio foje ankaŭ Racing Buenos Aires – estas futbalklubo en Avellaneda, industria antaŭurbo de la argentina ĉefurbo en la provinco Bonaero. Sian unuan grandan tempon la klubo havis inter la jaroj 1913 kaj 1925, kiam la unua vira teamo de la klubo naŭfoje iĝis nacia ĉampiono. Inter la jaroj 1949 kaj 1966 aldoniĝis ses pliaj naciaj ĉampionaj titoloj. La klubo internacie konatiĝis, kiam en 1967 ĝi gajnis la pokalon Copa Libertadores, la plej gravan futbalteaman trofeon en Sudameriko, kaj samjare ankaŭ la Interkontinentan Pokalon.

la kluba teamo antaŭ la finala matĉo pri la Interkontinenta Pokalo de 1967