Radiostacio de Gliwice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sendilo de Gliwice

La Radiostacio de Gliwice estis germana radiostacio en Gliwice (germane Gleiwitz), en Supra Silezio, apartenante ĝis 1945 al Germanio. Hodiaŭ ĝi estas parto de Pollando. La radiostacio iĝis konata pro germana provoka atako la 31-an de aŭgusto 1939 - ŝajnigita, ke faris ĝin poloj - kontraŭ ĝi, kiu estis preteksto eki militon kontraŭ Pollando.

La unua stacio de Glivice ekis la 15-an de novembro 1925 kaj kies anteno estis fiksita je du ŝtalturoj, altaj de 75 m. Tiu unua stacio ne sufiĉis povume post 1928, tiel oni konstruis novan en 1934-35. Ĝi estas el larika ligno kaj altas 118 m. Ĝi estas ekde 1983 la plej alta lignoturo de la mondo kaj la sola lignotura radiosendilo.

La stacio postvivis la militon kaj servis ĝis 1955 kiel normala radiostacio. Poste ĝi servis kiel ĵama stacio, ĉefe kontraŭ Radio Libera Eŭropo, ĝis la 1980-aj jaroj, kiam oni ĉesigis la ĵamadojn.

Oni uzis ejojn de la stacio kiel produktejojn kaj testejojn. Hodiaŭ la stacio portas sendoantenojn por poŝmobilaj firmaoj.

Muzeo

Ekde la 2-a de januaro 2005, la radiostacio servas kiel muzeo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj