Raduškevičius-Palaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raduškevičius-Palaco
Raduškevičiaus rūmai
palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo historiisma arkitekturo vd
Lando Litovio vd
Situo Vilno
Situo
Geografia situo 54° 41′ 33″ N, 25° 16′ 53″ O (mapo)54.692525.2814Koordinatoj: 54° 41′ 33″ N, 25° 16′ 53″ O (mapo)
Raduškevičius-Palaco (Vilno)
Raduškevičius-Palaco (Vilno)
DEC
Raduškevičius-Palaco
Raduškevičius-Palaco
Situo de Raduškevičius-Palaco
Map
Raduškevičius-Palaco
vdr

La Raduškevičius-Palaco estas konstruaĵo en Vilnius, Kalvarijų st. 1, apud la Verda Ponto, je la dekstra flanko de la rivero Neris. Ekde 2004 ĝi estas la ĉefsidejo de la Litova Unuiĝo de Arĥitektoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

la palaco en 2012
la Raduškevičius-palaco en 2007

Dum la jaroj 1894–1897, la novgotika palaco estis konstruita por la kuracisto Hilarijus Raduškevičius (Raduszkiewicz laŭ pola skribo) laŭ planoj de arĥitekto Julianas Januševskis.

Post la morto de Raduškevičius en 1900 sin sekvis diversaj proprietuloj. Ekde 1911 ĝin posedis la komercisto Don Israel. En 1923 la Singer-fratoj, posedantoj de vitrofabriko, aĉetis ĝin. Antaŭ la Dua Mondmilito ĝi estis dividita en 21 loĝejojn. Post la milito enestis pedagogia instituto.

En 1962–1963 okcidentaj kaj nordokcidentaj partoj, preskaŭ duono de la tuto, estis malkonstruitaj. Laŭ unu fonto estis cele al plilarĝigo de strato, laŭ alia fonto ĉar tiamaj regantoj malŝatis la stilon.

En 1984-1985 arĥitekto Vytautas Gabryunasa adaptis la palacon al la bezonoj de la Litova Unuiĝo de Arĥitektoj.

En 2013 finiĝis pliaj modernigaj kaj rekonstruaj laboroj. La uzebla spaco grandiĝis de 1640 ĝis 2320 kvadratmetroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]