Rajpuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rajpuro (hindie: रायपुर)estas la ĉefurbo de la gubernio Ĉhatisgaro, Barato. La loĝantaro estas 676.626 (laŭ germana VP). Rajpuro estas la 55a plej granda urbo en Barato laŭ la popolnombrado de 2001. La urbo estas ankaŭ la administra centro de la distrikto Rajpuro. Antaŭ ol oni kreis la gubernion Ĉhatisgaro (la 1an de novembro 2000), Rajpuro estis parto de la gubernio Madhja-Pradeŝo. Apud Rajpuro, oni stari gas novan urbon kiu nomiĝas Nova Rajpuro.

Dosiero:Pt-ravishankar-shukla-university-raipur-.jpg
Universitato de Rajpuro

Bazaj informoj

Historio

Kelkaj historiistoj kredas, ke Rajpuro ekzistis jam ekde la 9a jarcento p.K. Ili kredas tion surbaze de ruinoj de fortikaĵo kaj aliaj konstruaĵoj kiuj estas lokitaj en la suda parto de la urbo.

Klimato

En Rajpuro tropika klimato regas kun influo de musono. La someroj (inter aprilo-junio) estas varmaj, ofte kun preskaŭ 40 ° C-ojn. Poste musono alvenas. Jare pluvas po pli ol 1000 mm. Vintro daŭras inter novembro-januaro, tiam estas agrabla temperaturo kaj neniam frostas.