Ramon Molera i Pedrals

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ramon MOLERA PEDRALS (naskiĝis en Moià en 1922, mortis en 1983) esperantiĝis en 1937, kaj en 1939 jam estis Delegito de UEA en Moià.

Li fondis, kun Josep Solà, la Esperantan Grupon Moià.

Aktive kunlaboris en la restrukturado de la kataluna movado. Fondis kaj gvidis kursojn de Esperanto per korespondado oficiale rekonitajn de la Ministerio pri Edukado.

Ĉef-delegito de UEA en Hispanio, peranto kaj kunlaboranto de esperanto-revuoj, kreis informoficejon, prelegisto, instruisto, senlaca batalanto, pasie kolektis Esperantajn periodaĵojn kaj librojn - tiucele li fondis kaj redaktis la revueton Kolektado, kaj li postlasis tre riĉan Esperanto-bibliotekon.