Rangotabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rangotabelo[redakti | redakti fonton]

Rangotabelo

Nobela ordo starigita de Petro 1-a de Rusio la 13-an de januaro 1722. Je tiu dato, ukazo starigas la ĉinrangotabelon (Табель о рангах) kiu determinas la dignogradon de la nobelaro per la hierarĥio de la funkcioj (14 gradoj).

Ekde certa rango la "ŝtatservisto" akiras la "personan nobelecon", poste, je pli alta rango, la "heredan nobelecon". La sojlo de la klasoj kiuj atribuas tiujn nobelecojn estas diversa por la civilaj kaj militistaj oficistoj.

La unua tabelo de 1722 estis tre detala. En ĝi miksiĝis gradoj kaj apartaj, eĉ unikaj oficoj (ekzemple la gvidado de haveno en ia loko). Troviĝas en ĝi ankaŭ rektaj paŭsaĵoj de eksterlandaj nomoj importitaj de la caro tiaj kiaj, nome ĉe ka ŝiparo kiun Petro la Granda plej atentis: "vice-admiral" (vicadmiralo), "Ŝaŭt benaĥt" (el la nederlanda "schaut bij nacht", "arir-admiral" (ariergarda admiralo), "ober-ŝter-krigs-komisar" (ober-ster-kriegs-komissar) ktp.

Tiu tabelo rapide evoluis en la sekva jarcento, tamen konservis diversajn nomojn por la diversaj klasoj. Paŭlo I-a de Rusio (caro de 1796 ĝis 1801) simpligis la sistemon aperigante en tabelo nur la gradojn aŭ titolojn de oficistoj. La kompleta tabelo kovris la nomojn en la civila kampo por la oficistoj de la kortumo, de la administracio, de la minejoj kaj de edukado, en la militista kampo por la infanterio, la artilerio kaj pioniroj, la kavalerio, la gvardio, la kozakoj kaj la mararmeo, kaj fine en la religia kampo, por la nigra klerikaro (la monaĥoj kaj la altaj dignuloj de la ekzlezio - submetitaj al deviga fraŭleco) kaj la blanka klerikaro (la pastroj, devige edziĝintaj).

Ĝis 1917 la tuta rusa socio vivis sub la obsedo de la ĉin. Studento situas en la 14-a rango, lieŭtenanto en la 12-a, kolonelokolegia konsilisto en la 6-a (tia estis la patro de Lenino), generalo aŭ privata konsilisto en la 2-a, la feldmarŝalo kaj la kanceliero de la imperio en la 1-a. Oni estas vere konsiderata nobela nur ekde la 8-a rango, kategorio kiun reprezentis en la 19-a jarcento proksimume 200.000 homoj.

Ekzemplo pri la medicinista fako[redakti | redakti fonton]

La studento en la unua jaro de medicino estas klasita en la 14-a rango. Fine de siaj studoj, kiam li akiras postenon en la administracio, la kuracisto aliras la 9-an rangon de "titola konsilisto" (kapitano en la armeo). Doktoriĝinte, la kuracisto akiras la 8-an rangon ("kolegia asesoro", ekvivalenta al komandanto). Poste, malrapida supreniro okazas ĝis la plej grandaj honoroj. Ĝenerale oni rangaltiĝas ĉiujn 4 jarojn da servado kun variaĵoj laŭ la rekompencoj kaj la servokondiĉoj (deĵoro en Siberio akcelas la ritmon). La kuracisto povas atingi la 3-an rangon de "sekreta konsilisto", sed nur favoro de la caro povas doni la neesperatan 2-an rangon de "efektiva sekreta konsilisto".

Ekzemplo pri la administracia branĉo[redakti | redakti fonton]

Numero Rangonomo
1-a rango kanceliero
2-a rango Efektiva sekreta konsilisto
3-a rango Sekreta konsilisto
4-a rango Efektiva ŝtatkonsilisto
5-a rango Ŝtatkonsilisto
6-a rango Kolegia konsilisto
7-a rango Kortuma konsilisto
8-a rango Kolegia asesoro
9-a rango Titola konsilisto
10-a rango Kolegia sekretario
11-a rango "Ŝipsekretario"
12-a rango Registara sekretario
13-a rango Aktisto de senato, de sinodo, de kolegia konsilio
14-a rango Aktisto de kolegio

(La tiparaj fasonoj apartigas la rangojn kiuj ratigis je la hereda nobeleco aŭ je la persona nobeleco.)

Ligoj[redakti | redakti fonton]