Rapidumskatolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rapidumskatolo

Rapidumskatolorapidumujo estas agregaĵo (kiel regulo, dentrada) de diversaj industriaj mekanismoj (ekz-e, ilmaŝinoj) kaj transmisioj de motoraj veturiloj.

La rapidumskatolo destinitas por ŝanĝi angulan frekvencon kaj tordan momanton inter pli vastaj limoj, kion ne povas doni la veturila motoro. Kiel regulo, tio rilatas al la eksplodmotoroj, kiuj havas nesufiĉan adaptiĝemon. Veturiloj kun vaporajelektraj (tramo, trolebuso) motoroj oni normale produktas sen rapidumskatolo, ĉar la lastaj havas altan adaptiĝemon kaj ŝanĝas la angulan frekvencon kaj tordan momanton inter pli vastaj limoj diference de la eksplodmotoroj. La rapidumskatolo ankaŭ destinitas por fari movon de veturilo malantaŭen kaj por daŭre disigi motoron disde movilo dum funkciigo de la motoro kaj ĝia funkciado dum halto.

En metaltranĉaj kaj aliaj ilmaŝinoj la rapidumskatolo uzatas, unuavice, por doni optimumajn reĝimojn de tranĉado – angulajn frekvencojn (rapidojn de cirkulado) de tranĉa instrumento aŭ prilaborata peco (ekz-e, angula frekvenco de tornomaŝinabormaŝina spindelo).

Vidu ankaŭ