Rashid Ali al-Kaylani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rashid Ali al-Kaylani

Rashid Ali al-Kaylani (arabe رشيد عالي الكيلاني, prononcita Saajjad Raŝid Ali al-Gajlani) estis filo de Sayyad Abdul Wahhab al-Gillani (n. 1892 m. 1965) kaj ĉefministro de Irako en tri periodoj:

  1. 20-a de marto, 1933 – 29-a de oktobro, 1933
  2. 31-a de marto, 1940 – 31-a de januaro, 1941
  3. 3-a de aprilo, 1941 – 29-a de majo, 1941

Li estas plej ofte menciita, kiel tiu gvidanto, kiu venigis Irakon al influo de Germanio dum la dua mondmilito.


Li estis parenco al la unua ĉefministro de Irako, Abd ar-Rahman al-Haydari al-Gillani. Rashid Ali al-Gajlani komencis karieron en 1924 en la unua registaro, gvidata de Yasin al-Hashimi. La du homoj estis ardantaj arabaj naciistoj kaj kontraŭis la intervenon de la britoj en la internan politikon de la lando. Ili rifuzis la anglo-irakan traktaton subskribita de registaro de Nuri as-Said en 1930 kaj formis siajn nacian partion Partio de la Nacia Frateco. Li servis kiel ĉefministro unuafoje ekde 1933.

Li venis en la 1930-aj jaroj sub influon de la porgermana muftio de Jeruŝalemo (Haj Amin al-Husseini). Li promesis en 1940 kiel ĉefministro al la germanoj apogi ilin per resursoj de la lando, la britoj forigis lin el la registaro per ekstera premo je la regento (31-an de januaro 1941). Li repotenciĝis la 3-an de aprilo - post fuĝo de Abdul Illah - kaj tuj sendis irakajn fortojn kontraŭ la aviadila bazo de la britoj en Habbaniya. Tie komenciĝis la Anglo-Iraka milito.

Pro kontraŭatako de la britoj, Gajlani fuĝis al Berlino, poste en Saŭd-Arabion.

Gajlani revenis en Irako post faligo de la Monarhcio en 1958. Li klopodis denove akiri la potencon, sed li fiaskis kaj estis juĝita je morto. Li pardonpetis kaj li povis forlasi Irakon.