Rathen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Rathen < Saksio < Germanio


Vido de Bastei al Oberrathen

La kuracloko Rathen estas vilaĝo en Saksio, Germanio. Ĝi situas meze de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Rathen troviĝas kun siaj du partoj Oberrathen kaj Niederrathen apud ambaŭ bordoj de la rivero Elbo. Ĝi havas ĉirkaŭ 500 enloĝantojn.

Trafiko

Pramo kunligas Oberrathen ĉe la maldekstra bordo de Elbo kaj Niederrathen (dekstraborda). En Oberrathen troviĝas fervoja haltejo.

Turismo

Turismaj celoj en la ĉirkaŭaĵo de Rathen estas :

Felsenbühne Rathen (rokoscenejo)
Bastei
Höllengrund
Kohlgrund
Reingrund
Amselgrund
Amselsee
Polenztal
Rauenstein