Reĝlando de Kurdistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝlando de Kurdistano
1922 – 1924

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Reĝlando de Kurdistano estis historia ŝtato de kurdoj ekzistanta en la jaroj 1921-1924.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la unua mondmilito en 1920 en la traktato de Sevres oni decidis fondi sendependan Kurdistanon. La 10-an de oktobro 1921 kurdoj proklamis ekeston de la Reĝlando de Kurdistano kun la ĉefurbo Sulejmanijo. La reĝo iĝis Mahmud Barzanji. Unu jaron poste en la terenoj de la norda Irako oni malkovris riĉajn tavolojn de nafto, kio kaŭzis retiron de la apogo de okcidentaj landoj al sendependa Kurdistano. Responde al tio septembre 1922 kurdoj denove proklamis sendependan Reĝlandon de Kurdistano. Konforme al traktato de Laŭzano el 1923 oni dividis Kurdistanon inter Turkio, Francio kaj Grand-Britio. Britio ne agnoskis la memdeklaritan ŝtaton. En julio 1924 britaj taĉmentoj likvidis la Reĝlandon de Kurdistano.