Reana del Rojale estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 4 657 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la fratoj Felikso kaj Fortunato, martire mortigitaj en Aquileia en 303, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Nimis, Povoletto, Tarcento, Tavagnacco, Tricesimo kaj Udine.