Rebecca West

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rebecca West

Rebecca WEST, origine: Cecily (aŭ Cicily) Isabel FAIRFIELD (* la 25an de decembro 1892 en County Kerry, Irlando, † la 15an de marto 1983 en Londono) estis verkistino kaj ĵurnalistino. Sian pseŭdonimon Rebecca West ŝi elektis laŭ figuro el la dramo Rosmersholm de Henrik Ibsen.

Rebecca West forte interesiĝis pri la psikoanalizo de Sigmund Freud kaj pri aktualaj politikaj temoj. Ŝi engaĝiĝis por samaj rajtoj por viroj kaj virinoj kaj subtenis la movadon de la sufragetoj. Krom romanojn ŝi verkis vojaĝraportojn, traktatojn kaj eseojn.

Listo de verkoj

  • Henry James (traktato, 1916)
  • The Return of the Soldier (romano, 1918)
  • The Judge (romano, 1922)
  • Black Lamb and Grey Falcon (vojaĝraporto, 1941)
  • The Meaning of Treason (eseoj, 1947)
  • The Fountain Overflows (romano, 1957)
  • The Birds Fall Down (romano, 1966)