Recea-Cristur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Recea-Cristur [reĉa kristur] (hungare: Récekeresztúr) estas komunumo en Rumanio norde de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi havis 797 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 567 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1320. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝi estis en la mezepoko hungara vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Administre apartenas al ĝi Căprioara, Ciubanca, Ciubăncuţa, Elciu, Escu, Jurca, Osoi, Pustuţa.

Fonto

Eksteraj ligiloj