Huedin
Huedin (hungare: Bánffyhunyad [ba:nfihunjad]; germane Heynod) estas urbo en Rumanio (distrikto Cluj) en la valo de Crişul Repede 50 kilometrojn okcidente de Cluj-Napoca kaj 100 kilometrojn oriente de Oradea. Ĝi situas en la centro de la baseno.
Enhavo |
[redakti] Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 5195 loĝantojn (hungaroj); en 1992 9460 (68% rumanoj, hungaroj, ciganoj).
[redakti] Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Kolozs vármegye. En 1910 Béla Bartók kolektis tie 13 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn. Ĝi estas la centro de Kalotaszeg.
[redakti] Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
[redakti] Vidindaĵoj
- Kalvinana preĝejo (Huedin); en la sanktejo de la kalvinana preĝejo troviĝas pentrita ligna baldakeno, kiu estis farita en 1780 de Lőrincz kaj János Umling Kolozsvári Asztalos.
[redakti] Gravaj personoj
- Dezső Albrecht (26-a de februaro 1908 – Parizo, 6-a de septembro 1976): advokato, politika ĵurnalisto.
- Gyula Balassa (3-a de aŭgusto 1903 – Budapest, 6-a de aprilo 1974): juristo, landa policĉefkapitano.
- Samu Balázs (18-a de majo 1906 - Budapest, 25-a de septembro 1981): aktoro, laŭreato de Kossuth-premio.[1]
- Zoltán Gábos (*24-a de oktobro 1924): teoria fizikisto, konsultanta universitata profesoro.
- László Gál (*6-a de decembro 1954): instruisto, redaktoro.
- Jakab Gerő; Grau (Nagybáród, 1832 – Bánffyhunyad, 4-a de januaro 1886): aktoro, direktoro.
- Zsigáné Gyarmathy verkistino tie vivis ekde 1862.
- János Kismihály (n. 12-a de januaro 1969): inĝeniero, fakverkisto
- Attila Kiss B. (1963) operkantisto (tenoro).
- Zsigmond Kolozsvári, Sigismond Kolos-Vary (Bánffyhunyad, 19-a de majo 1899 – Svislando, 1983): pentristo, skulptisto, grafikisto.
- Magda Kotányi-Huszár (*23-a de aprilo 1924): tradukistino, poetino.
- Endre László; Páskuj (30-a de majo 1901 – Budapest, 27-a de decembro 1987): pentristo. verkisto, reĝisoro.
- János Lázok (*1954): literaturhistoriisto.
- Ferenc Major (*12-a de decembro 1912 - ?): kontrabasisto, konsultanta universitata profesoro.
- Ildikó Major (*22-a de septembro 1950) grafikistino, pentristino.
- Ágnes Marcuné Sikes (*28-a de januaro 1952): violonĉelistino, universitata profesorino, akademianino (1984).
- András Mihalik (*30-a de novembro1931): konstruinĝeniero, universitata profesoro.
- István Mihály (*21-a de oktobro 1963): ĵurnalisto, redaktoro.
- Imre Mikó (27-a de marto 1911 - Cluj-Napoca, 21-a de marto 1977): jura kaj ŝtatscienca verkisto, tradukisto, verkisto.
- Pál Morvay pastro, etnografia verkisto
- József Palotás (22-a de decembro 1902 – Budapest, 26-a de junio 1965): kemiisto pri nutraĵoj.
- Loránd Pethő (Huedin), 1983: verkisto.
- András Pócsai (*23-a de januaro 1934): pentristo.
- László Ravasz (29-a de septembro 1882 - Budapest, 6-a de aŭgusto 1975): reformita episkopo, eklezia verkisto.
- Ferenc Sinkó (1979) aktoro.
- Tibor Szikszai 24-a de julio 1927 - Oradea, 14-a de septembro 2004) fakverkisto pri pedeagogio
- Elek Tőkés (*28-a de septembro 1955 - Sfântu Gheorghe, 2009): instruisto, libroeldonisto, eklezia funkciulo, lernejestro.
- András Török (*22-a de novembro 1949): aktoro.
- László Török F., (László Török Czirmay) (*23-a de aŭgusto 1967): ĵurnalisto, radioredaktoro.
- Samu Vasas (Benţid, 14-a de julio 1927 - Huedin, 20-a de decembro 1997): licea instruisto en tiu urbo, etnografo, redaktoro.
- Zoltán Vincze (27-a de novembro 1940): historiisto
[redakti] Bibliografio
(hungarlingve)
- Vasas Samu: Népi gyógyászat (Popolkuracado). Kalotaszegi gyűjtés. Bukarest, 1985.
- Salamon Anikó-Vasas Samu: Kalotaszegi ünnepek (Festoj de Kalotaszeg). Budapest, 1986.
- Vasas Samu A kalotaszegi gyermek (La infano en Kalotaszeg). Kolozsvár, 1993.
- Vasas Samu: Népi jelvilág Kalotaszegen (Popolaj signilmondo en Kalotaszeg). Budapest, 1994.
(rumanlingve)
- Cristian-Claudiu Filip, Horea-Dorin Matiş, Huedinul — o localitate pe drumul spre Europa. Aspecte monografice (Huedin — loĝloko survoje al Eŭropo. Monografiaj aspektoj). Editura Grinta, Cluj-Napoca
[redakti] Eksteraj ligiloj
|
Distrikto Cluj |
||
|---|---|---|
| Urboj | Cluj-Napoca | Turda | Dej | Câmpia Turzii | Gherla | Huedin | |
| Komunumoj |
Aghireşu | Aiton | Aluniș | Apahida | Așchileu | Baciu | Băișoara | Beliş | Bobâlna | Bonțida | Borșa | Buza | Căianu | Călățele | Cămăraşu | Căpuşu Mare | Căşeiu | Cătina | Câțcău | Ceanu Mare | Chinteni | Chiuieşti | Ciucea | Ciurila | Cojocna | Corneşti | Cuzdrioara | Dăbâca | Feleacu | Fizeşu Gherlii | Florești | Frata | Gârbău | Geaca | Gilău | Iara | Iclod | Izvoru Crişului | Jichişu de Jos | Jucu | Luna | Măguri-Răcătău | Mănăstireni | Mărgău | Mărişel | Mica | Mihai Viteazu | Mintiu Gherlii | Mociu | Moldovenești | Negreni | Pălatca | Panticeu | Petreştii de Jos | Ploscoş | Poieni | Râșca | Recea-Cristur | Săcuieu | Săndulești | Săvădisla | Sânncraiu | Sânmartin | Sânpaul | Sic | Suatu | Tritenii de Jos | Tureni | Ţaga | Unguraș | Vad | Valea Ierii | |Viișoara | Vultureni | |