Receita Federal do Brasil
RFB | ||
---|---|---|
Receita Federal do Brasil | ||
Markemblemo de RFB | ||
impost-administrantaro • doganejo | ||
Komenco | 20-a de novembro 1968 | |
Lando(j) | Brazilo vd | |
Sidejo | Braziljo | |
Celo | impostenspezo | |
Agareo | ||
Ĉefestro(j) | Marcos Cintra vd | |
Retejo | www.gov.br/receitafederal | |
Secretaria Especial da Receita Federal do Brasil (Speciala Sekretariejo de la Federacia Enspezo de Brazilo), mallongigo RFB, estas organo subordigita al ministerio pri ekonomio respondeca pri administrado de impostoj sub la kompetenteco de la Ŝtato, inkluzive de sociala sekureco, kaj de tiuj, kiuj estas pagataj al ekstera komerco.
Ĝi ankaŭ subvencias la federacian plenuman povon en formulado de la brazila impostpolitiko, malhelpas kaj kontraŭbatalas impostan evitadon, kontrabandon, defraŭdon, falsadon, piratadon, kontraŭleĝan drogokontrabandon, internacian trafikon de pafiloj kaj municioj, monlavadon, kaj aliaj doganaj deliktoj.
En 1968 (Dekreto n-ro 63.659, de la 20-a de novembro) RFB naskiĝis de la unuiĝo de diversaj fiskaj instancoj de Direção-Geral da Fazenda Nacional, establita en 1934, dividita en 3 fakojn: Internaj Enspezoj, Doganaj Enspezoj kaj Enspezimposto. La 16-an de marto 2007 per la leĝo n-ro 11.457 aperis RFB en sia nuna formo.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Instituto Nacional do Seguro Social
- Cadastro de Pessoas Físicas
- Cadastro Nacional da Pessoa Jurídica
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Retpaĝaro de RFB en la retejo de la brazila registaro portugale