Recquignies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Recquignies
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Maubeuge-Sud
Urbestro S-ro Ghislain Rosier
2008-2014
Poŝtkodo 59245
Kodo laŭ INSEE 59495
Demografio
Loĝantaro 2 490 (1999)
Loĝdenso 403 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°16′54″N 4°02′30″O  /  50.28167°N, 4.04167°O / 50.28167; 4.04167 (Recquignies)Koordinatoj: 50°16′54″N 4°02′30″O  /  50.28167°N, 4.04167°O / 50.28167; 4.04167 (Recquignies)
Alto 122 m - 189 m
Areo 6,17 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Recquignies en Francio
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Recquignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 490 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Recquignies.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 6,17 km². Je la alia flanko de la rivero Sambre etendiĝas la komunumo Boussois.

Recquignies estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna komunumo Recquignies rezultas el la kuniĝo de la du antaŭaj vilaĝoj Recquignies kaj Rocq, kiu hodiaŭ estas domareto dependa de Recquignies.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Recquignies apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]