René-Antoine Houasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René-Antoine Houasse
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1645 (1645-01-01)
en Parizo
Morto 27-an de majo 1710 (1710-05-27) (65-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Nicolas Houasse
Infano Michel Ange Houasse
Okupo
Okupo pentristo • dekoraciisto
Verkoj Anthony and Cleopatra
vdr

René-Antoine HOUASSE (ĉirkaŭ 1645-1710) estis franca pentristo kaj dekoraciisto, de la epoko de la Baroko, de tendenco kaj akademisma kaj klasikisma.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lernanto de Charles Le Brun, li laboris sub liua direktorado en la Manufakturo Gobelin (nome la fabriko de murtapiŝoj de Parizo) kaj en la dekoracio de la Palaco de Versajlo.

Ĝi aliĝis al la Académie royale de peinture la 13an de Majo 1672, kaj gradiĝis la 15an de Aprilo 1673. Li estis direktoro de la Franca Akademio en Romo inter 1699 kaj 1704.

La 5an de Februaro 1673 li edziĝis al Marie Le Bé, parencino de sia instruisto Charles Le Brun. Ili havis filon Michel-Ange Houasse, pentristo de ĝenrismajn scenojn, kiu venis al Hispanio al la kortego de Filipo la 5-a.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

L'Abondance et la Libéralité (1683).
Surĉevala portreto de Ludoviko la 14-a (ĉirkaŭ 1679).
Boree enlevant Orythe, dekoracio de la Salon de Venus (ĉirkaŭ 1678).
  • Dekoracio de la Grands Appartements de la Palaco de Versajlo:
    • Salon de l'Abondance: murpentraĵoj sur plafono, sekvante la desegno de Le Brun.
    • Salon de Vénus totale.
    • Salon de Mars, kie li pentris La Terreur, la Fureur et la Colère épouvantant les puissances de la Terre kaj du oleojn sur tolo (en camaïeu or): Alexandre Sévère dégrade un officier kaj Le Triomphe de Constantin.
  • Allégorie de la magnificence Royale (1678)
  • Morphée & Iris, (1688), Trianon
  • Cyané changée en fontaine 1688, Trianon
  • Minerve enseignant la sculpture aux Rhodiens, 1688, Versajlo
  • Appolon et Daphné, 1677, oleo sur tolo, 158x120cm, Versajlo, Musée national des châteaux de Versailles et de Trianon
  • Louis XIV à cheval devant le siège d'une ville vers 1679-1690, oleo sur enduit, 1708-1710, Versajlo, Musée national des châteaux de Versailles et de Trianon
  • Minerve naissant toute armée du cerveau de Jupiter

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Édith Dauxerre, Recherches sur le peintre René-Antoine Houasse, Université de Paris IV Sorbonne, 1987, 143 p. (disertacio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]