Reparacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reparacio estas kompenso mona aŭ vara, kiun la paganto donas pro ekstera devigo. Tiu devigo povas esti

  • decido de tribunalo, ke la paganto devas kompensi al la ricevanto iun perdon, malutilon aŭ moleston, pri kiu li kulpis, aŭ
  • decido de la venkinto en milito, ke la venkito devas kompensi la kostojn de la milito.

Plej ofte la vorto estas uzata en la dua senco, foje precizigite kiel "milita reparacio". Necesas distingi ĝin de la aneksado de okupita teritorio; tia anekso ne nomiĝas reparacio.

Ekzemploj

La traktato de San-Francisko de 1952 devigis Japanion pagi 10 030 miliardojn da enoj pro la kostoj de la dua mondmilito.

Post la Golfa Milito de 1991 la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj konstatis en sia rezolucio 687, ke Irako responsas pri la damaĝoj, kiun ĝi kaŭzis invadante Kuvajton. Ĝi instalis komisionon pri kompenso, kiu ricevis kompens-postulojn pri 350 miliardoj da dolaroj de registaroj, firmaoj kaj individuaj personoj. 30 % de la postuloj estis pagitaj el la programo "nafto por manĝo".