Retiș
Retiș [retiŝ] (hungare: Réten, germane: Reteschdorf) estas vilaĝo en Rumanio sude de Sighișoara. En 1910 ĝi havis 933 loĝantojn (rumanoj, germanoj); en 1992 587 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1206 (?). Ĝi estis saksa vilaĝo. Ĝia loĝantaro en la 17-a jarcento malmultiĝis. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Brădeni.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Ilarion Cocișiu (24-a de aŭgusto 1910 - ?, 21-a de septembro 1952): rumana folkloristo.