Revellinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revellinos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49135
Demografio
Loĝantaro 248  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 5° 34′ U (mapo)41.891388888889-5.5686111111111Koordinatoj: 41° 53′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 695 m [+]
Areo 27,64 km² (2 764 ha) [+]
Revellinos (Provinco Zamoro)
Revellinos (Provinco Zamoro)
DEC
Revellinos
Revellinos
Situo de Revellinos
Revellinos (Hispanio)
Revellinos (Hispanio)
DEC
Revellinos
Revellinos
Situo de Revellinos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Revellinos de Campos [+]
vdr

Revellinos [rebeLJInos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Revellinos estas etimologie derivinta el loko de kie venis reloĝantoj eble Revelle.

Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Vinkelo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 257 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 40 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi estas sur etenda senarba ebenaĵo, grava por ebenaĵaj birdoj (en la blazono videblas granda otido).

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado el frua Ferepoko; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, kolombejoj, birdobservejoj, vinkeloj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]